Malfermi ĉefmenuon

Vikivortaro β

Vikivortaro:Kategorio

Kiam uzi kategorionRedakti

Grupigu artikolojn en kategorion se tia kategorio povas esti utila por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:

Artikolo: Tokipono
Utila kategorio: [[Kategorio:Planlingvo]]
Neutila kategorio: [[Kategorio:Lingvo kiu komenciĝas per la litero T]]

Por decidi, ĉu indas krei kategorion, faru la jenajn demandojn:

  • Ĉu eblas priskribi tiun kategorion per kelkaj alineoj (aŭ pli) da teksto?
  • Ĉu la rilato inter la temo de la artikolo kaj la temo de la kategorio estas klare menciita en la artikolo? T.e., se vi irus de la kategorio al la artikolo, ĉu estus memevidente, kial ĝi troviĝis tie?

Se la respondo al ajna el tiuj demandoj estas nea, tiam kategorio verŝajne ne estas taŭga rimedo.

Kelkaj regulojRedakti

  1. Ununombro : por nomumi iun kategorion oni uzas la ununombran formon, t.e. ne Plantoj, sed ja Planto, ne Fruktoj, sed ja Frukto. Escepto: Lingvoj.
  2. Artikolnomo el Vikipedio : por nomumi iun kategorion oni sekvas la artikolnomojn el Vikipedio en ununombra formo; do :
    1. ne Birdoj, sed ja Birdo,
    2. ne Informadiko, ne Komputiko, ne Komputoscienco, sed ja Komputado,
    3. ne Lingvistiko, sed ja Lingvoscienco,
    4. ne Botaniko, sed ja Plantoscienco.
  3. Pluraj kategorioj : oni ja rajtas meti artikolon en plurajn kategoriojn, sed
  4. Plej specifa kategorio : oni ĉiam uzu almenaŭ la plej specifan kategorion, ekz.: artikolo aluminio estu metata en kategorion Kemia elemento, sed ne (nur) en kategorion Kemio, ĉar Kemia elemento estas sub-kategorio de Kemio.
  5. Sama nomo kiel kategorio : artikolo kun la sama nomo kiel kategorio estu metata en tiun kategorion, t.e. birdo estu en Kategorio:Birdo, ne (nur) en Kategorio:Besto.
    Plej bone, ĝi estu enmetata jene: [[Kategorio:Birdo| ]] (priatenti la spacon). Tiel ĝi montriĝos inter la komencaj artikoloj en la kategori-paĝo.
  6. Sama nomo kiel kategorio: ne pri lingvo : la supera regulo ne aplikiĝas pri lingvo-kategorio, ekz. oni ne metu nederlanda en Kategorio:Nederlandan.
  7. Ĉe la fino : bonvolu meti la Kategorio:...-ligilon ĉe la fino de la artikolo, sed antaŭ la interwiki-ligiloj. Tiel oni facile trovos ĝin.

LaŭsekseRedakti

Oni ne kreu kategoriojn laŭsekse. Ekz. ne kreu kategorion : aktorino. Tamen oni ja rajtas krei liston de aktorinoj.

La tuta aro da kategoriojRedakti

De ĉiuj kategorioj la kategorio nome Lingvoj estas la ĉefkategorio.
En Lingvoj troviĝas 4 lingvo-nedependaj subkategorioj (Gramatiko, Fako, Temaro kaj Makrolingvo)
kaj la subkategorio por ĉiu lingvo (Afara, Afrikansa, Ajmara, Albana, ktp.).
Ĉiu lingvo-nedependa subkategorio Gramatiko, FakoTemaro enhavas aliajn lingvo-nedependajn subkategoriojn,
kaj tiuj denove enhavas aliajn lingvo-nedependajn subkategoriojn, ktp.
Ekzemple : Fako > Scienco > Biologio > Bestoscienco > Besto > Insekto ( '>' = 'enhavas') .
Ĉi tiuj kategorioj estas lingvo-nedependaj, t.e. povas esti uzataj de ĉiuj lingvoj samtempe.
Ekzemple :

Do :

La kategori-strukturo de ĉiu lingvo estas kopio de la lingvo-nedependa kategori-strukturo!


Rimarko:

La kvara lingvo-nedependa kategorio Makrolingvo estas kazo aparta: ĝia sola celo estas indiki la anojn de makrolingvoj.
Vidu ekz. kategorion Makrolingvo (Ĉina).


Strukturo de GramatikoRedakti

Strukturo de FakoRedakti

Strukturo de TemaroRedakti