Saluton ThomasPusch, bonvenon en Vikivortaro, la libera vortaro! Sentu vin libera uzi vian vikipediistan paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en la Vikivortaro. Bonvolu enmeti vin inter la vikipediistoj kaj inter la vikipediistoj de via lando.

Memoru, ke la enhavo de Vikivortaro devas observi la kopirajtojn!

Vizitu la redaktan subportalon de kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Utilajn konsilojn vi trovos por ekscii kiel redakti paĝon.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi. Amike, Jonathan Webley 07:54, 24. Jun 2010 (UTC)

Noto redakti

Mi preskaŭ nur aktivas en Vikipedio, kun siaj helpaj retejoj Komunejo kaj Vikidatumaro, iom ankoraŭ en retejo nomata Meta-Vikio, la Vikifontaro kaj fojfoje en Vikinovaĵoj. Tial tiun ĉi diskutpaĝon de mi mi nur atentos 1- ĝis 2-foje en jaro. Se vi havas neton por mi, prefere lasu ĝin en mia vikipedia diskutpaĝo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Mesaĝo el Finnlando redakti

Mia patro klarigis, ke la nazioj havis malbonan percepton ne nur pri judoj sed ankaŭ pri finnoj, sed mi supozas, ke tio iom ŝanĝiĝis, kiam Finnlando aliancis kun Germanio. 176.72.99.123 02:54, 18 maj. 2023 (UTC)Reply

Al Vikivortaro la supra noto tute ne rilatas, sed mi tamen mallonge reagu. Kompreneble mi havas nenian ideon, kiajn "perceptojn havis la nazioj", krom scii la bazajn ideojn, ke ilia rasismo aparte estis kontraŭ la judoj kaj duavice kontraŭ ĉiuj slavoj, triavice kontraŭ ĉiuj aliaj kiuj laŭ iliaj antaŭjoĝoj ne estus nordeŭropanoj, prefere tre helhaŭtaj, blondaj kaj precipe atletaj. Krome kompreneble ili ideologie estis kontraŭ ĉiu kiu apogis komunismon, sed ankaŭ ĉiu kiu apogis pacismon kiel multaj konvinkitaj kristanoj kaj la malgranda grupo de esperantistoj. Inter iliaj memdeklaritaj "malamikoj" mi ne vicigus la finnojn, svedojn aŭ la baltojn. Sed gravas substreki, ke ĝenerale estis du mezepokaj germanlingvaj urboj tute proksime de Finnlando, en kiuj vivis germanaj baltoj, ĉirkaŭite de estonoj en la ĉirkaŭaj malurbaj regionoj - Reval, la nuna Talino, kaj Dorpat, la nuna Tartu. Tial aparte la germanoj el Reval kaj Dorpat havis speciale fortajn personajn ligojn al Helsinko, Rauma kaj Viipuri. Kaj en la nuna Germanio mi konas relative multajn finnojn, kiuj elmigris al Germanio - el ili estas multaj finnlingvanoj, sed ankaŭ relative multaj svedlingvanoj. Ankaŭ tio kontribuas al tio, ke Finnlando tute ne estus nekonata lando - kvankam kompreneble la finna lingvo same nekompreneblas por averaĝa germano kiom la litova, latva aŭ estona lingvoj. Sed aŭdante la finnan, mi supozas ke preskaŭ ĉiu germano divenus ke estas la finna, ĉar la parolata lingvo havas specifan sonon.

Vandalo redakti

Mi imagas ke mi herediĝas el la ĝermana popolo vandaloj, kvankam mia familio finniĝis antaŭ longa tempo. Mi volas montri mian herediĝon per uzantonomo, kiu rilatu al vandaloj, sed ĉi tie oni ne permesas tion. Estas rasisma enciklopedio. Mi postulas pardonpeton kaj tion, ke oni akceptu uzantonomon, kiu rilatas al mia heredo. Mi volas uzantonomon "Vandalo". 176.72.99.123 02:54, 18 maj. 2023 (UTC)Reply

La baza problemo kompreneble estas, ke vi estas forbarita el Vikipedio pro multaj misagoj, inter kiuj estis precipe multaj vulgaraj vortaj provokoj, ree kaj ree ripetitaj, kaj tial vi almenau tri jarojn entute ne rajtas havi novajn uzantonomojn. Se alia uzanto, kiu ekhavis renomon fari multajn tre interesajn artikolojn pri la ĝermanoj de la unua jarmilo, kaj aparte atentis la historion de la vandaloj, petus uzantonomon "Vandalo", oni povus pripensi tion, kvankam ĝustas ke la nomo de la ĝermana popolo en sia renomo iom suferis pro la malaprezata agado de vandalismo. Tial oni aparte kritike atentus kiom konstruaj estas senescepte ĉiuj agoj de uzantonomo "Vandalo" - sed ĉiukaze vi nun elŝlosis vin el Vikipedio. Mi nun refermas mian diskutpaĝon ĉi-tie kaj revenos post 6 aŭ 12 monatoj... ThomasPusch (diskuto) 17:38, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Mi konfesas, ke mi misuzis la diskutpaĝojn de Vikipedio. Ili estas destinitaj por diskuto en Vikipedio. Tamen mi ankoraŭ volas skribi pri la temo pri kiu mi skribis:

Finnoj naskitaj en la 1950-aj jaroj, pri kiuj mi demandis (ekz. Soininvaara), diris, ke mi pravas, ke antaŭ la bazlerneja reformo (1972 - 1981), la sveda lingvo ĉi tie estis kiel la franca en Kanado. La prezidanto, ministroj, urbestroj de Helsinko kaj Turku, altaj juĝistoj, profesoroj, ŝtataj sekretarioj, prezidanto de la parlamento, ktp., devis scii ĝin, sed eblis trapasi elementan lernejon kaj akiri edukadon por ne aparte. bone pagata profesio sen lerni ĝin. Mi tre bone sentas la ideon, ke la fakto, ke mia patro scipovas la svedan, ne estas pro tio, ke estis por li absoluta neceso lerni ĝin, sed ĉar li elektis akademian karieron (la granda plimulto de finnoj de sia aĝo ne lernis la svedan).

Oni malofte opinias, ke SFP/RKP daŭre pliigis devigan svedan instruadon eĉ post la baza lerneja reformo. Deviga sveda poste estis enkondukita en profesiaj lernejoj, la policlernejo kaj parte eĉ en la armeo. La avantaĝo en Finnlando de deviga sveda instruado en ĉiuj bazlernejoj, ĉiuj mezlernejoj, ĉiuj faklernejoj, ĉiuj universitatoj, ĉiuj universitatoj de aplikataj sciencoj, ĉiuj artlernejoj, ĉiuj komercaj lernejoj, ĉiuj komercaj lernejoj, ĉiuj komercaj lernejoj, ĉiuj artlernejoj, ĉiuj domekonomiaj lernejoj kaj grandparte en la armeo, estas nenie racia rilate al kiom ĝi konsumas tempon, monon kaj penon, plimalbonigas la jam malfortan memestimon de la popolo, kaŭzas senton de nacia humiligo kaj antaŭjuĝas la lingvajn kapablojn de la popolo.