Bonvolu klarigi al novuloj, kiamaniere krei kaj redakti la paĝojn. La klarigoj en la paĝoj Vikivortaro:Kiel krei paĝon kaj Vikivortaro:Kiel redakti paĝon estas tute enigmaj kaj por novulo absolute nekompreneblaj.

Ekzemple oni konsilas uzi krampojn {{}}, sed ĉie, kien mi enrigardis, estas krampoj [[]].

Mi volis aldoni la vorton Talpo. Kiam mi iris al la alfabeta paĝo, tie mankas la eblo redakti. Kiam mi iris al "Radikoj T", kie jam ekzistas vorto Tablo, post klako al Redaktu, aperis nur Radikoj T, sed la vorto Tablo ne aperis, do mi tute ne scias, kien aldoni mian Talpon.

Oni konsilas enskribi en la redaktan fenestron {{subst:Talpo)}, sed tute mankas klarigo, en kiu paĝo oni malfermu la fenestron, kiu paĝo estas startiga por la nova vorto.

Mi ankaŭ ne komprenas, ĉu mi skribu {{subst:Talpo)} aŭ Ŝablono:Talpo kaj kien ĝin meti.

Mi esperis, ke la vortaro funkcios same kiel la enciklopedio, sed la realo estas tute alia.

Mi estas konfuzita kaj ŝajnas, ke la ceteraj ankaŭ, ĉar preskaŭ neniu kontribuas.

Miroslav

Jes ŝajnas ke la Vikivortaro iom dormas. Fakte vi kreu artikolon per enmeto de {{Vorto}} en novan redaktofenestron, kaj poste vi redaktu el tiu ŝablono. La ŝablono {{talpo}} ne jam ekzistas antaŭ ol vi kreis ĝin. ArnoLagrange  22:50, 16. Jan 2005 (UTC)

Bv rigardi mian provon kun talpo kaj ties historion.

Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti

23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed redakti

06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)