Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo spiris spiras spiros
Adjektiva aktiva participo spirinta spiranta spironta
Adjektiva pasiva participo spirita spirata spirota
Substantiva aktiva participo spirinto spiranto spironto
Substantiva pasiva participo spirito spirato spiroto
Adverba aktiva participo spirinte spirante spironte
Adverba pasiva participo spirite spirate spirote
Moduso
Infinitivo spiri
Volativo spiru
Kondicionalo spirus
 Elparolo
  • IFA ˈspiri 

 Signifoj
redakti

  1. enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin, post kiam ĝi reoksigenis la sangon
    Mi eliros por spiri freŝan aeron.
    Dum la tuta nokto mi aŭskultis lian spiradon.
    Fratino blovis sian spiraĵon sur la vintran fenestron.
    La hundo laciĝis de la kurado kaj spiregis.
    Mi enspiris freŝan aeron kaj tuj eksentis min pli bone.
    La aero de la drinkejo estas tute nespirebla!
    Li estis kurinta kaj venis nun senspire trans la korton.
  2. per tiaj pulmaj movoj, montri, ke oni estas viva
    Ŝi ankoraŭ spiras!
    Li jam faras la lastan spiron.
  3. iom halti en streĉa penado
    Lasu min spiri, mi petas.
    Permesu al mi ekspiri.
  4. elspiri
    Ĉiuj liaj vortoj kaj agoj spiras tiun ideon.
    Lia libro elspiras malamon.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo