latina redakti

 Deveno

Du ebloj estas:

  1. Etruska 𐌌𐌖𐌈 (muθ, "truego," "infero")
  2. Prahindeŭropa *mh₂nd- ("ornami"), do kognata kun la malnova altgermana mandag ("ĝoja," "feliĉa"). Sence de "pura, neta" eble ankaŭ kunigita kun la prahindeŭropa *muh₂-, *meuh₂- ‎("lavi, malsekigi").

  Adjektivo redakti

mundus (femina ununombro munda, neŭtra ununombro mundum); unua/dua deklinacio

  1. pura; neta
  2. bonmaniera, rafinita, eleganta, monduma
  3. ornamita
 Derivaĵoj
 Kontraŭvortoj

  Substantivo redakti

mundus (ununombra genitivo mundī), m

  1. tualetaj ornamaĵoj, ornamaĵoj, vesto (de virino)
  2. ilo
  3. (= κόσμος (kósmos)) la universo, la mondo, precipe la ĉielo kaj la astroj
  4. la loĝantoj de la tero, la homaro
  5. (eklezia latina) la mondo kontrastigata kun la eklezio; ĉi tiu mondo, la mondo de peko kaj morto, kontraŭe al la reĝlando de Kristo de sankteco kaj vivo
 Derivaĵoj