Vikipedio enhavas artikolon pri: Fosaĵo

Esperanto redakti

Verbo redakti

  fos + i ( eo , VE )

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo fosis fosas fosos
Adjektiva aktiva participo fosinta fosanta fosonta
Adjektiva pasiva participo fosita fosata fosota
Substantiva aktiva participo fosinto fosanto fosonto
Substantiva pasiva participo fosito fosato fosoto
Adverba aktiva participo fosinte fosante fosonte
Adverba pasiva participo fosite fosate fosote
Moduso
Infinitivo fosi
Volativo fosu
Kondicionalo fosus
 Elparolo
  • IFA ˈfosi 

 Signifoj
redakti

  1. fari kavaĵon elprenante teron
    Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon.
    Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
    Estas tre danĝere resti en la fosejo.
    Oni disfosis la tombon de antikva homo.
    Ili enfosis siajn riĉaĵojn, sed mi elfosis ilin.
    Ĉi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elserĉi vestiĝojn de la homa agado kaj fosiliojn).
    Akvo silenta subfosas la bordon.
  2. per speciala ilo miksiturni teron por kultivado
    Avo fosas (prifosas) la ĝardenon.
    Mi iris helpi al li pri la fosado.
  3. traserĉi, pedante prilabori aŭ esplori
    Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomiĝis tiu loko.
    Mi serĉfosis en mia poŝo.
 
Vortkombinoj: fosilo, fosmaŝino

 Tradukoj
redakti

 Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
 Referencoj kaj literaturo