Esperanto redakti

fals + i

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo falsis falsas falsos
Adjektiva aktiva participo falsinta falsanta falsonta
Adjektiva pasiva participo falsita falsata falsota
Substantiva aktiva participo falsinto falsanto falsonto
Substantiva pasiva participo falsito falsato falsoto
Adverba aktiva participo falsinte falsante falsonte
Adverba pasiva participo falsite falsate falsote
Moduso
Infinitivo falsi
Volativo falsu
Kondicionalo falsus
  1. Elfari ion malveran kaj doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, kaj speciale:
    1. Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo.
      Li falsis mian subskribon!
      Ĉi tiu ringo estas farita el falsita oro.
      Bonvolu ŝanĝi ĉi tiun falsan moneron al alia.
      La falsado de mono estas malpermesita.
      Ĉi tiu mansaketo estas falsaĵo!
      Mi tute certas, ke ĉi tiu parfumo estas malfalsa.
    2. En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita.
      Oni poste falsis la sencon de miaj vortoj.
      Miaj paroloj ne enhavas falson.
    3. Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni.
      Li ludis per falsitaj kartoj (sekrete markitaj).
      Ili trompis nin per falsa pesilo.

 Tradukoj
redakti


 Referencoj kaj literaturo