Vidu ankaŭ (ĉiuj lingvoj): -da

Esperanto redakti

  Prepozicio redakti

 Signifoj
redakti

  1. prepozicio esprimanta kunon de ujo kaj ĝia enhavo

Ekz-e, ĉe mi trinkos glason da vino, la glaso estas kaj la ujo kaj la kvanto, do oni komprenas ke mi trinkos el glaso plena je vino.

 Ekzemploj
  1. Sed apenaŭ ni faris kelkajn dekojn da paŝoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro.[1]
 Rimarkoj

Da kaŭzas problemojn por multaj okcidentanoj. Malkiel la prepozicioj de kaj el, kiuj aperas post kaj nomoj kaj verboj, da aperas nur post nomoj. Ĝi inhibicias la artikolon la, sed en la vortuzo de Zamenhof, la sekvanta nomo ne estas nepre nedifinita, spite de la difinoj de da en la Plena Ilustrita Vortaro, la Plena Analiza Gramatiko, kaj la Enciklopedio de Esperanto.

La PIV diras, ke tiu kvanto ktp estas "ĉiam nedifinita", sed laŭ Pokrovskij (2007) tiu estas eraro, kaj la interpreto de PIV kaj la PAG estas alia ol la Zamenhofa: malgraŭ ke da inhibicias la artikolon, ĝi akceptas sencon difinitan, kiel en,

Li ligis la tri florojn en bukedon, kaj prezentis al ŝi tiun bukedon da floroj

kaj

kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn [FE, §14].

Laŭ Pokrovskij,[2] la problemo estas ke vorto kiel da ne troviĝas en okcidentaj lingvoj, kaj do okcidentanoj ofte ne bone komprenas la vortuzon de Zamenhof. Eĉ la PIV anstataŭigas la prepozicion de por da en multaj esprimoj, ekzemple tuto de kaj listo de por zamenhofaj tuto da kaj listo da en la Plena Vortaro (listo da kandidatoj; kp. listo de kandidatoj, kiu estus venita de ili). Pokrovskij opinias, ke la ekspliko ke da-komplekso estas respondo al la demando kiom?, kiel skribis multe okcidentanoj, ne plene komprenigas, kiam uzi la prepozicion. Mankas "la ĉefideo, ke da-komplekso esprimas kunon de formo [aŭ ujo] kaj la enhavo, de aro kaj ties anoj", kiel en,

glaso da vino (t.e. plena je vino);
aro da aparatoj kaj iloj;
Damasko [...] estos amaso da ruinaĵoj;
sistemo da sonoj;
la unua dudeko da plej popularaj libroj;
tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas.

Oni povas diri ke eĉ sekaj okuloj estas 'fonto de larmoj', signifante nur ke larmoj venas el la okuloj; 'fonto da larmoj' signifas ke la okuloj estas larmoplenaj.[3]

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. L. L. ZAMENHOF. La nigra virino.
  2. Sergio POKROVSKIJ. "Da". Lingva Kritiko: Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo.
  3. Reta Vortaro, 'da'

  Liternomo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo da daoj
Akuzativo daon daojn
 Deveno
La vokalo de la nomoj de tiuj nesonoraj konsonantoj, kiuj havas voĉecon, estas ŝanĝita al 'a'. Ankaŭ ŝanĝitaj estas ha, na, ra.

 Signifoj
redakti

  1. alternativa nomo por la Esperanta litero do, proponita de Gaston Waringhien
 Samsencaĵoj

gagauza redakti

  Konjunkcio redakti

 Signifoj
redakti

  1. kaj

rumana redakti

  Adverbo redakti

 Signifoj
redakti

  1. jes

Volapuko redakti

  Prepozicio redakti

 Signifoj
redakti

  1. tra
    • Äkonons vio itävons da läns mödik. = Ili rakontis, kiel ili vojaĝis tra multaj landoj.
    • da yelmils dakipöl = konservita tra jarmiloj