Esperanto redakti

ating + i

  Verbo redakti

atingi

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo atingis atingas atingos
Adjektiva aktiva participo atinginta atinganta atingonta
Adjektiva pasiva participo atingita atingata atingota
Substantiva aktiva participo atinginto atinganto atingonto
Substantiva pasiva participo atingito atingato atingoto
Adverba aktiva participo atinginte atingante atingonte
Adverba pasiva participo atingite atingate atingote
Moduso
Infinitivo atingi
Volativo atingu
Kondicionalo atingus
  1. Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion.
    Post kelkaj horoj ni atingos la urbon.
    Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
    La hundoj kuratingis la ŝteliston.
    La urbeto estas malfacile atingebla.
  2. Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo.
    La arbaro atingas ĝis la lago.
  3. Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan.
    Afabla vorto pli atingas ol forto.
    Li povas fieri pri siaj atingoj en tiu kampo.
    Ne ĉiuj scias pri utilo kaj atingebleco de Esperanto.
  4. Sukcesi fari, ke io okazu.
    Vi ne sukcesos atingi, ke ŝi enamiĝu al vi!

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo