Vidu ankaŭ (ĉiuj lingvoj): suti, süti, šūti, sut'i

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Verbo redakti

  • (transitiva)
 Deveno
El la germana schütten.

 Signifoj
redakti

  1. Elglitigi substancon nefluidan, konsistantan el multaj apartaj, ne kunigitaj eroj.
  2. Grandnombre grandakvante doni.
  3. Transsendi datenojn amase
 Vorterseparo

ŝut +i

 Samsencaĵoj
[1] verŝi
 Ekzemploj
[1] Mi ŝatus ŝuti ankoraŭ iom da salo en la supon.
[1] Ŝuti polvon en la okulojn.
[1] La sako krevis kaj sukero ŝutiĝis sur la plankon.
[1] Estas tempo por disŝuti semon.
[1] La kuko estas bakita, necesas nur surŝuteti ĝin per sukero.
[2] Ĉiuj ŝutis komplimentojn al ŝi.
[2] Ni estas ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj.
[2] La edzo superŝutas ŝin per donacoj.
[3] Alŝutu ĉi tiun dosieron (al servilo).
[3] Mi elŝutis novan senpagan programon de interreto.
 Derivaĵoj
alŝuti
elŝuti
enŝuti
superŝuti
 Liter-reordigoj
tuŝi

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo

Vikipedio enhavas artikolon pri: Ŝuti

 Fontoj kaj citaĵoj