Esperanto redakti

Verbo redakti

  ŝok + i ( eo , VE )

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo ŝokis ŝokas ŝokos
Adjektiva aktiva participo ŝokinta ŝokanta ŝokonta
Adjektiva pasiva participo ŝokita ŝokata ŝokota
Substantiva aktiva participo ŝokinto ŝokanto ŝokonto
Substantiva pasiva participo ŝokito ŝokato ŝokoto
Adverba aktiva participo ŝokinte ŝokante ŝokonte
Adverba pasiva participo ŝokite ŝokate ŝokote
Moduso
Infinitivo ŝoki
Volativo ŝoku
Kondicionalo ŝokus

 Signifoj
redakti

  1. (transitiva) malplaĉe surprizi (iun); ĉagreni (iun) kontraŭante ties atendojn kaj komprenmanieron pri dececo
    Tiu murdo ŝokis ĉiujn.
    Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis ŝiajn bluajn harojn.
    Mi certe ne intencas respondi viajn ŝokajn demandojn.
    Prefere ne aŭskultu, kion li diras, ĉar liaj paroloj estas ŝokantaj.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo