Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo ŝlemilo ŝlemiloj
Akuzativo ŝlemilon ŝlemilojn
 Deveno
“Nomo de homo en la Biblio, Ŝelumiel (Nombroj, 1, 6), kiu laŭ la Talmudo suferis malfeliĉan morton. Post la apero de Adalbert von Chamisso, La mirinda historio de Petro Schlemihl (1814), la vorto fariĝis precipe jida samsencaĵo por malbonŝanca, stumbla fuŝulo: שלימיל‎, YIVO ŝlimil. Ĝi nun pasis en aliajn lingvojn, i.a. la anglan.”[1]
 Vorterseparo
ŝlemil/o

 Signifoj
redakti

[1] Homo sen sprito kaj ruzo, kiu pacience suferas sian misfortunon.
 Ekzemploj
[1] Li estis sciencula ŝlemilo, sed malgraŭ tiaj ecoj transvivis la hitlerismon.[2]
[1] Ŝlemiloj ridas tra la nokto.[3]
 Samsencaĵoj
[1] malbonŝanculo

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Ŝlemilo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Noto de Humphrey Tonkin en: Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 274.
  2. Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 100.
  3. El la verkaro de Mao Zifu.