vico: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Vikipedio}} =={{Lingvo EO}}== ==={{Substantivo}}=== '''{{PAGENAME}}''' {{Deklinacio-eo|{{PAGENAME}}}} # Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post al...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:52, 18 aŭg. 2011
Ŝablono:Lingvo EO
Ŝablono:Substantivo
vico
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | vico | vicoj |
Akuzativo | vicon | vicojn |
- Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia.
- Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro.
- Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj.
- Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn.
- Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo.
- La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice.
- Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico.
- Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo.
- Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo.
- En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas.
- Nun estas via vico paroli.
- Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon.
- Li rakontis ĉion laŭvice.
- La lasta teamano ekparolis siavice.