Aldono:Rusa/Klasifikado de fleksioj de A.A. Zaliznjak: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vami (diskuto | kontribuoj)
Vami (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
* '''la cifero en indekso (por fleksio de substantivo)'''
** 1 - vortoj kie bazoradikalo<ref>bazoradikalo estas neŝanĝebla dum fleksio parto de vorto, kiu ne nepre koincidas kun radiko aŭ kunmetaĵo el radiko kaj afiksoj</ref> finiĝas per malmola [[konsonanto]] ([[топор]], [[комод]], [[балда]], [[кобра]], [[олово]], [[пекло]]; [[твёрдый]], [[тусклый]])
** 2 - vortoj kie bazoradikalo finiĝas per mola konsonanto ([[тюлень]], [[искатель]], [[цапля]], [[горе]], [[поле]]; [[весенний]])
** 3 - vortoj kie bazoradikalo finiĝas per konsonantoj "г", "к" aŭ "х" ([[сапог]], [[коряга]], [[парк]], [[моллюск]], [[золотко]], [[петух]], [[неряха]]; [[мягкий]])
** 4 - vortoj kie bazoradikalo finiĝas per konsonantoj "ж", "ш", "ч" aŭ "щ" ([[калач]], [[лаваш]], [[галоша]], [[святоша]], [[жилище]], [[вече]]; [[вящий]])
** 5 - vortoj kie bazoradikalo finiĝas per konsonanto "ц"<ref>rusa konsonanto "ц" ("co") diference de esperanto estas rigore malmola</ref> ([[немец]], [[конец]], [[девица]], [[деревце]]; [[куцый]])
** 6 - vortoj kie bazoradikalo finiĝas per [[vokalo]] krom "и" aŭ per duonvokalo "й" ([[бой]], [[край]]; [[шея]], [[здоровье]])
** 7 - vortoj kie bazoradikalo finiĝas per vokalo "и" ([[полоний]], [[сложение]], [[мания]], [[удостоверение]])
** 8 - vortoj kun historia "3a formo de fleksio" ([[боль]], [[тетрадь]], [[зыбь]]; [[имя]]; [[путь]])
 
* '''la litero en indekso (por fleksio de substantivo)'''
** a - [[akcento]] estas ĉiam sur bazoradikalo ([[парад]], [[спонсор]], [[мама]], [[солнце]], [[платёжный]])
** b - akcento estas ĉiam ekster bazoradikalo, se krom bazoradikalo estas eĉ io ([[топор]], [[похвала]], [[вещество]], [[родной]])
** c - akcento estas sur bazoradikalo dum [[singularo]] kaj ekster bazoradikalo dum [[pluralo]] ([[дар]], [[место]], [[поле]])
** d - akcento estas sur finaĵo dum singularo kaj sur bazoradikalo dum pluralo ([[заря]], [[река]], [[стена]])
** e - akcento estas sur bazoradikalo dum singularo kaj [[nominativo]] de pluralo, kaj estas ekster bazoradikalo por ĉiuj aliaj kazoj de pluralo ([[корень]], [[новость]])
** f - akcento estas sur bazoradikalo dum nominativo de pluralo kaj ekster bazoradikalo dum ĉio alia
 
* '''steleto''' ĉe cifero signifas alternon de "forkurebla" vokalo kun silento (1*a, 3*a k.t.p; [[платок]], [[кошка]], [[сердце]]).
* '''rondeto''' ĉe cifero, skribita per signo ° estas signo de speciala sistema alterno, ekzemple pro neegaleco de silabdivido de bazoradikalo aŭ pro ŝanĝo de sufikso dum fleksio ([[время]]/[[времена]], [[мышонок]]/[[мышата]])
 
Eventualaj diferencoj de originaj signaj indikoj: