Vikivortaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 302:
 
<small>PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume validas, ke Vikimanio okazos.</small> --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanta diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 19:12, 6 mar. 2020 (UTC)
 
== 10 jaraĝa jubileo de Vikinovaĵoj ==
 
[[Dosiero:10 jaroj de Vikinovaĵoj.png|eta]]
La 18-an de marto [[n:eo:Vikinovaĵoj en Esperanto]] fariĝos dekjara! La unua artikolo estis [[n:eo:Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj]]. Hodiaŭ Vikinovaĵoj informas pri la plej rimarkindaj internaciaj eventoj. La 13-an de marto aperis la sepcenta novaĵo kaj la aŭtoroj ne planas ĉesi per tio. Ĉiutage aperas unu, du aŭ eĉ tri novaĵoj, kio estas pli ol en la aglalingva aŭ franclingva sekcioj. Bedaŭrinde inter aktivaj aŭtoroj estas neniu kiu verkas pri la Esperanto-movado kaj tio evidente kaŭzas la maloftan aperon de novaĵoj pri kiel “vivas” Esperanto-mondo. De la alia flanko tio permesas eliri el la kadroj de la Esperanto-komunumo kaj prezenti neŭtralan vidpunkton pri okazaĵoj en la mondo. Estas reprezentantoj de malsamaj landoj inter la aktivaj aŭtoroj de Vikinovaĵoj, kio fakte estas kutima por Esperanto-projekto. Ni sincere gratulas al la aŭtoroj de Vikinovaĵoj pro ilia datreveno kaj invitas ĉiun partopreni en ĉi tiu projekto: Vikinovaĵoj estas la novaĵoj gravaj por ni. --[[Specialaĵo:Kontribuoj/46.46.160.218|46.46.160.218]] 13:04, 18 mar. 2020 (UTC)
* en ruslingva parto de Vikinovaĵoj aperis intervjuo okaze de la datreveno: [[n:ru:Станислав Белов: у эсперантистов совершенно иное образование, окружение и информационный фон]]. --[[Specialaĵo:Kontribuoj/46.46.160.218|46.46.160.218]] 13:04, 18 mar. 2020 (UTC)