Vikivortaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 623:
:::Mi ne scias kial vi parolas pri Interlingvao. Se vi volas kunlabori en la interlingvaa Vikivortaro, vi povas fari tion [[:ia:Pagina principal|ĉi tie]]. La vorto "postfiksaĵo" donas preskaŭ nul rezultojn en Google, ni ne uzu tiun neologismon ĉi tie, ni uzu la kutiman vorton "sufikso". {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 14:00, 7 aŭg. 2019 (UTC)
::::Ofta plendo en ne-eŭropidaj landoj estas, ke E-o devenas inter-eŭropeca lingvo kiel Interlingua, plenplena je neutilaj radikoj kiujn parolantoj de eŭropaj lingvoj miskredas estas universalaj. La intenco de Z-o estis ke E-o estu universala lingvo, ne nur iu regione internacia lingvo kiel Interlingua. Z-o mem instruis, ke oni enpruntu nur necesan radikon, kaj derivi parencajn vortojn el tiu. Estas tute balasta havi du parencaj radikoj, kreitaj per ne-Esperanta gramatiko, kiel ''prefix'' kaj ''sufix''. Ankaŭ, viaj ŝanĝoj fuŝis la kategoriojn. [[Uzanto:Kwamikagami|Kwamikagami]] ([[Uzanta diskuto:Kwamikagami|diskuto]]) 00:04, 8 aŭg. 2019 (UTC)
:::::La celo de nia Vikivortaro ne estas forigi ĉiujn eŭropecajn influojn de Esperanto. Nia celo estas krei vortaron en la lingvo Esperanto. La vortoj, kiujn vi trudas al ni en la ŝablonoj, ne ekzistas en la lingvo Esperanto. Vi povas facile mem kontroli tion per Google kaj Tekstaro. Via argumento de Zamenhof estas tute fuŝa, ĉar li mem pruntis la vortojn "prefikso" kaj "sufikso". Ĉi tiuj vortoj estas fundamentaj vortoj. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 10:3539, 8 aŭg. 2019 (UTC)