Vikivortaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 2 997:
#Vi diras ke demandis la komunumon, sed ne ricevis respondon. Ĉu vi vere konsideras tion sufiĉa pravigo por eki ŝanĝojn arbitre?
#Vi ĝis nun ne respondis kial vi anstataŭigas ''malofta'' per ''rara''. Ankaŭ vi ne klarigis, kial klopodante esti vortaristo vi parolas neregulan Esperanton, apenaŭ kompreneblan ekster grupeto da eksperimentuloj. Kion signifas ''vi detruis '''na''' multe'', ''uzu '''na''' (nomo de alia ŝablono)'', '''''Na''' kiom da ŝablonoj oni bezonas''. PIV ne konas vorton ''na''. Ĉu vi planas reformi ne nur Vikivortaron, sed ankaŭ Esperanton?--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanta diskuto:RG72|diskuto]]) 04:50, 21 okt. 2018 (UTC)
 
Eĉ kvankam mi jam pli-malpli [[Uzanta diskuto:Pablo Escobar#Grava averto pri kopirajto|forlasis]] ĉi tiun projekton, oni tamen petis al mi doni mian opinion ĉi tie. Mi konsentas kun rapida forigado de ŝablonoj, se ili estas neuzataj, kaj se troviĝas pli bona, samaspekta kaj pli ĝenerala ŝablono, kiel ekzemple {{Ŝ|fak}}. Oni faras tute same en Vikipedio, kie oni lastatempe forigis multajn ĝermo-ŝablonojn kaj unuigis ilin ĉiujn en [[w:Ŝablono:Ĝermo]]. Mi ne vere vidas diferencon kun la situacio ĉi tie.
 
Al mi estas iom ironie, ke RG72 esprimas kontraŭon al "fuŝaj dialektaĵoj" kiel "na", sed tamen uzas la [http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/tabelvortoj/ali-vortoj.html kontraŭnorman] vorton "alies" en la diskuto. Sed mi ĉiuokaze malkonsentas kun tiu kontraŭo, ni ĉiuj havas liberecon je parolo kaj rajtas uzi ĉe diskutpaĝoj tiujn vortojn, kiujn ni mem volas uzi. Se tiaj tre maloftaj vortoj aperas en la ĉefa nomspaco, oni povas anstataŭigi ilin per pli kutimaj vortoj. Klarigoj pri la vortoj "[[na]]" kaj "[[alies]]" troviĝas en PMEG, ReVo, Vikivortaro kaj Vikipedio, do oni ne povas diri, ke oni neniel povas kompreni ilin.
 
Mi kontraŭas anstataŭigadon de "malofta" per "rara". La vorto "malofta" kredeble estas pli ofta, do ĝi estas uzinda en titoloj de ŝablonoj, sed en liberenhavaj tekstoj ambaŭ vortoj estas uzeblaj. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 11:44, 22 okt. 2018 (UTC)