Vikivortaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 162:
 
:Pablo, mi ne opinias ilin forigendaj. Fakte Vikivortaro povas fari tion sole, sed la amaso da vortoj en unusola kategorio kelkfoje iĝas la serchadon laciga. Se oni volas rigardi vortojn komenciĝantajn per M (ekz-e), oni devas testklaki la antaŭenigilon se ne estas indekso (evidente ankaŭ facilas krei indekson...). Ĉiel ajn, en ĉi tiu kategorio Esperanto, chi tie, oni ne kutimas simple enlistigi kiajn ajn esperantajn vortojn, sed vortojn rilatajn al Esperanto. La kategorioj komenciĝantaj per EO (kaj simile IT, PT, DE, EN ktp. por aliaj lingvoj) zorgas pri tio. Mi pensas, kvankam tiuj kategorioj ŝajnas esti eco de nia vikivortaro, ili ne ĝenas. Sed mi vidas, ke lastatempe oni komencas ŝanĝi plurajn aferojn, kvazaŭ la laboro estus komenciĝanta el nenio, kio ne veras. Estas vere, ke la E-vikivortaro bezonas helpon, sed multe da laboro jam estis farita. Mi pensas, ke oni devas adapti sin al tio, kio jam ekzistas, ol provi ŝanĝi ĉion laŭ sia trovo. Kiam mi alvenis en vikivortaro, en januaro 2007, se mi bone memoras, nenio estis ĉi tie, krom io, kiel 200 vortoj aŭ malpli. Do mi lanĉis diskuton en Vikipedio pri kion fari. Ni diskutis tien kaj tiam naskiĝis la unuajn ecojn de nia vikivortaro. Ni ŝanĝis multe da aferoj, sed ni ankaŭ respektis aliajn, inkluzive la kategorioj EO A, EO B ktp. Ni ankaŭ respektis la enkategoriigo laŭ tiaj mallongigoj, ekz-e Gramatiko PT, Gramatiko EN, ktp. Kion mi vidas nun, estas tio, ke oni ekŝanĝas multe da aferoj - kaj la plej malbona aspekto de tio, estas tio, ke neniu eĉ longete diskutas pri la ŝanĝoj. Mi pensas, ke ni devas agi tiel. Mi jhus vizitis la artikolon [[trovi]] kaj vidas, ke oni tute fuŝis ion, kio estis tre harmonie konstruita.---[[Uzanto:Fernando Maia Jr.|Fernando Maia Jr.]] 23:33, 16. Jul 2010 (UTC)
 
::Dankon pro preni la tempon respondi. Antaŭ longe mi atendis, ke iu reagos. Mi penos respondi al ĉio, pri kio vi parolas:
::*Por ke la serĉado ne estu laciga, mi kreis [[Ŝablono:KategorioTOC]], kiun precize mi aldonis al [[Kategorio:Esperanto]]. La problemo estas solvita. Kategorioj tiaj, kiaj [[Kategorio: EO A]] jam ne estas necesaj.
::*[[Kategorio:Esperanto]] estu tre granda kategorio, sub kiu oni enlistigu kaj ĝiaj subkatekorioj (ekz. [[Kategorio:Afiksoj]], kiu laŭ mi nomiĝu [[Kategorio:Afiksoj (Esperanto)]]. Kredu min!, mi estas tre kohera je mia propono) kaj la indekso da Esperantaj vortoj. Dank'al [[Ŝablono:KategorioTOC]] en la komenco de la paĝo, la serĉulo povas serĉi tuj vortojn laŭindekse, anstataŭ, ke aliaj alilokaj kategorioj komenciĝantaj per EO (kaj simile IT, PT, DE, EN ktp. por aliaj lingvoj) zorgu pri tio. Ili ne ĝenas, sed kial ne faciligi ĉion por la serĉulo?
::*Internaciajn mallongigojn IT, PT, DE, EN ktp. oni uzu nur tie, kie oni bezonas ilin pro mallongeco, t.e., en ŝablonoj. Kvankam tio estas "eco" de nia vikivortaro, mi preferas '''uzi Esperanton'''. Do, la prefero por "Germana" anstataŭ por "DE" temas pri ''movadema'' kialo. Ni montru al ĉiuj, eĉ al neesperantistoj, kiuj estas la nomoj de la lingvoj en nia bela Esperanto.
::*Vi ja pravas, kiam vi diras, ke oni komencas ŝanĝi plurajn aferojn, kvazaŭ la laboro estus komenciĝanta el nenio. Sed tio ne estas la tuta vero. Ekzemple, alinomumante [[Kategorio:ES]] kiel [[Kategorio:Hispana]] mi vere badaŭras, ke la indekso da hispanaj vortoj ne aperas sub ĝi aŭtomate. Mi intencas transpreni ilin mane al la nova kategorinomo sed eble estas frenezulaĵo mia pro la longeco de la tasko. Robote tio estus pli facila, sed badaŭrinde mi ankoraŭ ne scias, kiel fari roboton.
::*Mi ja adaptas min al tio, kio jam ekzistas kaj respektas ĝin: legu ekzemple tion, kion mi skribis [[Kategoria diskuto:Vikivortaro:Tekstelementoj]]. La afero estas, ke Vikivortaro estas pli ambicia projekto ol tiom, kiom ni pensas. Laŭ mi, ĝi havas la eblecon, fariĝi la plej bona vortaro ''el la tuta mondo.'' Ni profitu tiun ambicion por doni al ĝi la eblecon, ke ĝi kresku kaj orde kaj kvante kaj kvalite. Jen la kialo pro kiu mi provas reordigi kelkajn aferojn, ''konstruante sur la konstruitaĵon'', kompreneble. Mi neniam detruas la laboron de la aliaj.
::*Mi ne provas ŝanĝi ĉion laŭ mia trovo. Mi eĉ konfesu, ke mi ne estas originala. Ĉiujn plibonigaĵojn, kion mi faras ĉi tie estas prenitaj el ideoj el aliaj Vikivortaroj.