Vikivortaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 160:
 
Mi proponas, ke oni ne plu utiligu tiujn absurdajn kategoriojn. Sufiĉas meti ĉiujn Esperantajn vortojn sub [[:Kategorio:Esperanto]] kaj poste ili aperos laŭlitere ordigitaj. Tiel oni faras en multaj aliaj Vikivortaroj. Do, kiu povas krei roboton por ekŝanĝi tion, al tiu mi multe dankos. --[[Uzanto:Pablo Escobar|Pablo Escobar]] 21:13, 10. Maj 2010 (UTC)
 
:Pablo, mi ne opinias ilin forigendaj. Fakte Vikivortaro povas fari tion sole, sed la amaso da vortoj en unusola kategorio kelkfoje iĝas la serchadon laciga. Se oni volas rigardi vortojn komenciĝantajn per M (ekz-e), oni devas testklaki la antaŭenigilon se ne estas indekso (evidente ankaŭ facilas krei indekson...). Ĉiel ajn, en ĉi tiu kategorio Esperanto, chi tie, oni ne kutimas simple enlistigi kiajn ajn esperantajn vortojn, sed vortojn rilatajn al Esperanto. La kategorioj komenciĝantaj per EO (kaj simile IT, PT, DE, EN ktp. por aliaj lingvoj) zorgas pri tio. Mi pensas, kvankam tiuj kategorioj ŝajnas esti eco de nia vikivortaro, ili ne ĝenas. Sed mi vidas, ke lastatempe oni komencas ŝanĝi plurajn aferojn, kvazaŭ la laboro estus komenciĝanta el nenio, kio ne veras. Estas vere, ke la E-vikivortaro bezonas helpon, sed multe da laboro jam estis farita. Mi pensas, ke oni devas adapti sin al tio, kio jam ekzistas, ol provi ŝanĝi ĉion laŭ sia trovo. Kiam mi alvenis en vikivortaro, en januaro 2007, se mi bone memoras, nenio estis ĉi tie, krom io, kiel 200 vortoj aŭ malpli. Do mi lanĉis diskuton en Vikipedio pri kion fari. Ni diskutis tien kaj tiam naskiĝis la unuajn ecojn de nia vikivortaro. Ni ŝanĝis multe da aferoj, sed ni ankaŭ respektis aliajn, inkluzive la kategorioj EO A, EO B ktp. Ni ankaŭ respektis la enkategoriigo laŭ tiaj mallongigoj, ekz-e Gramatiko PT, Gramatiko EN, ktp. Kion mi vidas nun, estas tio, ke oni ekŝanĝas multe da aferoj - kaj la plej malbona aspekto de tio, estas tio, ke neniu eĉ longete diskutas pri la ŝanĝoj. Mi pensas, ke ni devas agi tiel. Mi jhus vizitis la artikolon [[trovi]] kaj vidas, ke oni tute fuŝis ion, kio estis tre harmonie konstruita.---[[Uzanto:Fernando Maia Jr.|Fernando Maia Jr.]] 23:33, 16. Jul 2010 (UTC)