Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎хохол‎: nova sekcio
Linio 7:
:Ufff, eventuale vi pravas, sed mi ne pretas nun fari tiom grandan laboron, redakti centojn da artikoloj. Mi nur klopodis unuigi la du kategoriojn de la sama lingvo kaj elektis nuligi tiun malpli grandan. Poste mi rimarkis ke ekzistas la sama problemo pri aliaj lingvokategorioj. Ni vere bezonas bonan roboton ĉi tie. Des pli ke baldaŭ mi planas komenci verkadon de la artikoloj pri la rusa lingvoj kaj havas grandajn planojn pri tio.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanta diskuto:RG72|diskuto]]) 15:32, 9 okt. 2016 (UTC)
::Nu, fakte mi mem ŝatus scii, kiel krei roboton por tio. Mi pensas, ke plej bonas dume, ke por novaj artikoloj ni et-literumu lingvonomojn dum ni trovas la solvon por gxeneraligi ĉiujn kapvortojn, ajnlingvajn, laŭ tiu kriterio. Ek al rusverkado! Amike, --[[Uzanto:Pablo Escobar|Pablo Escobar]] ([[Uzanta diskuto:Pablo Escobar|diskuto]]) 17:30, 9 okt. 2016 (UTC)
 
== хохол‎ ==
 
Kara RG72!
Alia afero, kiun estus dezirinde ne ŝanĝi, estas ''la kapvorta titolo apud la lingvonomo''. Ne forviŝu la lingvonomon, kiel vi faris je [https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=%D1%85%D0%BE%D1%85%D0%BE%D0%BB&curid=42920&diff=284737&oldid=259218 хохол‎]. Vi eble opinias, ke temas pri balasta ripetado sur la retpaĝo, sed mi lernis kun la tempo, ke tion estas bone konservi, tial ke
:1. ligiloj tre ofte aldirekas al kapvorto nur je unu specifita lingvo, kaj oni ne bezonu alsupri al la titolo de la tuta kapvorto por scii, pri kiu vorto temas. Resume, ĉiu lingva sekcio estu rigardinda kiel aparta retpaĝo.
:2. en la sama lingvo, la kapvorto estas kelkfoje supersignita, kaj: jen povas ja temi pri alternativa skribmaniero de unu sama vorto sen la supersignoj, jen ne -- ekz. ĉe latinaĵoj:
::''popŭlus'', ''pōpulus'' kaj ''populus'' aperu sur la sama retpaĝo ''populus'', ĉar ''tiel estas dezirinde ilin trovi''; kaj redaktante ''<nowiki>populus ({{Lingvo|latina}})</nowiki>'' [alternative, ''pop'''ŭ'''lus'' = 'popolo'] kaj sube en la retpaĝo ''<nowiki>pōpulus ({{Lingvo|latina}})</nowiki>'' [= 'poplo'], oni certigas la klarecon, eĉ se "balaste".
 
Espereble vi konsentos.--[[Uzanto:Pablo Escobar|Pablo Escobar]] ([[Uzanta diskuto:Pablo Escobar|diskuto]]) 14:49, 18 okt. 2016 (UTC)