Helpo:Oftaj demandoj

< Helpo:Superrigardo < Oftaj demandoj
  1. Kio estas artikolo?
    Respondo : Artikolo estas minimuma elemento de Vikivortaro. Ĝi temas plejfoje pri vorto en Esperanto, aŭ alia lingvo. Vidu ankaŭ: artikolo.
  2. Kio estas kategorio?
    Respondo : Kategorio estas grupo da samtemaj artikoloj. Ekz. Kategorio:Verbo (Esperanto) estas la grupo da verboj en Esperanto. Vidu ankaŭ artikolon : kategorio.
  3. Kio estas ŝablono?
    Respondo : Ŝablono estas ilo por fari aŭtomate artikolparton kun ĉiam sama formato. Plejfoje en iu artikolo troviĝas multaj ŝablonoj. Vidu ankaŭ helpopaĝon Helpo:Ŝablonoj kaj moduloj.
  4. Kio estas modulo?
    Modulo etas programo en la lingvo LUA kiu povas fari sama laboron kiel ŝablono, sed ofte je pli saĝa aŭ pli efika maniero.
  5. Pri la jam grande disvolviĝinta Reta Vortaro :
    Ĉu eblas kopii el la Reta Vortaro (eble maŝine)?
    Respondo : Bedaŭrinde la malsamaj permesiloj ne permesas kopii tekston inter ambaŭ.
    Ĉu eblas ligi el Vikivortaro al Reta Vortaro?
    Respondo :
    1. per speciala prefikso "ReVo" -- [[ReVo:radik|radiko]] estas la kodo por ligi al la artikolo pri la vorto: radiko
    2. eblas ligi al vorto (ties radiko) uzante ŝablonon {{ref-ReVo}} -- la kodo pri tio estas : {{ref-ReVo|kacx}} por la vorto "kaĉo"
    Kie troviĝas pli da informoj pri Reta Vortaro?
    Respondo : Legu pli en Vikipedio.