Saluton al ĉiuj!

Mi volus proponi ion pri la tradukoj. Aktuale, ĉio estas farita sekve:

Mi proponus plibonigi iomete tradukojn. Do, oni povus skribi lingvojn per minusklo kaj ne majusklo (ekz. angla, franca). Estus ankaŭ pli bone ne fari ligilon al lingvo. Vide tion malhelpas.

Se temas pri la genro de vorto, ni uzu m, f, n kaj ne vira, virina, ina ktp. Se la vorto estas en pluralo, ni skribu pl, kaj se la vorto ekzistas nur en pluralo - oni povus skribi plt (pluralis tantum). Tiam ĉio estus klara! Ekz:

Kion vi pensas pri tio? Laŭ mi, tio estas bona ideo!

--Mencheperre 21:24, 23. Maj 2004 (UTC)

Nu, mi akordas pri la lingvaj nomoj, sed mi malakordas pri la genraj vortoj. Eble, f, m, kaj n estas internacia, sed se la legantoj estos esperantistoj, kial ni ne uzas literojn, kiuj rekte relatas al esperantaj vortoj?

--Kirĉo 23:31, 25. Maj 2004 (UTC)

Hmmm.. kaj ĉu vi ne pensas, ke skribante la tutan genron en E-o estas vide tro da teksto? La ideo de la parto "tradukoj" estas ĉefe doni tradukitajn vortojn. Laŭ mi m f n estas tre bone. Kaj kion pensas aliuj?

--Mencheperre 19:44, 26. Maj 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "hodiaŭ".