Kiam ni skribas tradukojn de la vorto, ni donas ankaŭ la ligilojn al aliaj Vikivortaroj. Post la tradukita vorto oni skribas la lingvon, ekz:
greka: 1. Αφρική f (Ελληνικά)
Laŭ mi skribi ĉiujn nomojn de lingvoj ne estas tiel facile. Tio ankaŭ bezonas multe da tempo. Skribi العربية, Беларуская, Български, Ελληνικά, עברית, 日本語, Română, ktp. estas tre malfacile, ĉar nia klavaro povas ne doni tiujn literojn.
Mi havas ideon. Oni povus krei MedaWiki paĝojn kun nomoj de lingvoj. Ekzemple la paĝo "MediaWiki:JA" enhavus la nomon de japana lingvo, tio estas "日本語". Mi jam kreis ĝin por provi, vidu: Ŝablono:JA.
Do, havante tiun MediaWiki paĝon oni ne devas skribi:
japana: '''1.''' [[アフリカ]] [afurika] [[:ja:アフリカ|(日本語)]], sed:
japana: '''1.''' [[アフリカ]] [afurika] [[:ja:アフリカ|({{msg:JA}})]]
japana: 1. アフリカ [afurika] ((ja))

Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi akordas kun mi, ke ni faru tiel?

--Mencheperre 20:28, 30. Maj 2004 (UTC)

Eble iu ajn dirus kion pensas pri tio?

--Mencheperre 18:32, 2. Jun 2004 (UTC)

Mi iomete ŝnĝis la enhavon de tiu ĉi MediaWiki. Nun estas "(日本語)":
japana: '''1.''' [[アフリカ]] [afurika] [[:ja:アフリカ|{{msg:JA}}]]
japana: 1. アフリカ [afurika] (ja)

--Mencheperre 19:01, 2. Jun 2004 (UTC)

Tiu ideo plaĉas al mi.

--Kirĉo 23:47, 2. Jun 2004 (UTC)

Mi ĝojas, ke vi akordas kun mi.

--Mencheperre 17:24, 3. Jun 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "Afriko".