Aldono:Rusa/Klasifikado de fleksioj de A.A. Zaliznjak

Komuna principo de priskribo de morfologio de rusa lingvo laŭ klasifikado de A. A. Zaliznjak.

Por priskribi nuntempan fleksion de vortoj en la rusa en la Vikivortaro, ŝajnas ke en ĉiuj lingvaj versioj, estas aprobite uzi la koncepton de A.A. Zaliznjak[1]. La koncepto aperis proksimume en 1967 kiel rezulto de esplorado de lingvoj per komputilaj rimedoj. Rezulte de komputila prilaboro de fundamentaj vortaroj de la rusa - la vortaro de D.N. Uŝakov, la vortaro de S.I. Oĵegov, La Granda Akademia Vortaro kaj La Malgranda Akademia Vortaro - aperis la morfologia vortaro por proksimume 100 mil vortoj, kiu proponas rivelitajn skemojn de fleksio por substantivoj, adjektivoj, pronomoj, numeraloj kaj verboj. La vortaro estis eldonita en 1977, ĝi uzas reversan ordon - vortoj estas origitaj laŭ finaj literoj. Por la skemo de fleksio estis proponita sistemo de signaj indikoj.

  • steleto ĉe cifero signifas alternon de "forkurebla" vokalo kun silento (1*a, 3*a k.t.p; платок, кошка, сердце).
  • rondeto ĉe cifero, skribita per signo ° estas signo de speciala sistema alterno, ekzemple pro neegaleco de silabdivido de radikalo aŭ pro ŝanĝo de sufikso dum fleksio (время/времена, мышонок/мышата)

Eventualaj diferencoj de originaj signaj indikoj:

  • anstataŭ ciferoj en rondoj ①, ② kutime oni povas uzi ciferojn en krampoj (1), (2);
  • anstataŭ signo de triangulo oni povas uzi signon "^" ("ĉapelo");
  • anstataŭ signo de haltostreko oni povas uzi signon "-" (dividstreko);
  • anstataŭ signoj ⨯ kaj ☒ oni uzas latinan "X".

Notoj:

  1. A.A. Zaliznjak en rusa Vikipedio
  2. radikalo estas neŝanĝebla dum fleksio parto de vorto, kiu ne nepre koincidas kun radiko aŭ kunmetaĵo el radiko kaj afiksoj
  3. rusa konsonanto "ц" ("co") diference de esperanto estas rigore malmola