Aldono-Diskuto:Rusa/Klasifikado de fleksioj de A.A. Zaliznjak

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Vami

Aldone al artikolo, mi supozas ke povas utili iu ŝablono, kiu el {{klas-zaliznjak|8e^}} kreus (tipo de deklinacio 8e^ laŭ [[loko-de-artikolo|klasifikado de A.A. Zaliznjak]]). Tamen, se transpreni plenan ŝablonaron (kaj modularon) pri rusa fleksio, kiu samtempe aŭtomate kreus fleksiajn tabulojn kun priskribo, do tiu ŝablono fariĝos senutila. Krom tio, per rapida rigardo, tiu fleksia ŝablono samtempe entenas kodon por krei fleksiajn tabulojn por belorusa, ukraina kaj serba(parte, cirilalfabete) lingvoj... evidente, se ie trovi ĝuste determinitan klasifikan kodon por vortoj el tiuj lingvoj. Transpreni tiun ŝablonaron estas ne rapida ago. Tamen-tamen, se pensi pri proksima estonto... Va (🖋️) 15:57, 18 sep. 2021 (UTC)Reply

La ideo krei simplan ŝablonon ŝajnas al mi utila. Kontraŭe transprenon de plena ŝablonaro kaj modularo pri kompleksa tasko el alia vikio oni ne komencu sen antaŭa diskuto. Tiu kiu volas transprenon laŭsaĝe ankaŭ respondecas pri efektivigo de ĉiuj necesaj ĝustigoj, por ke la ago ne postlasu rompon aŭ porkejon. Taylor 49 (diskuto) 17:36, 18 sep. 2021 (UTC)Reply
Kiel malbona ekzemplo kies daŭrigo aŭ ripeto estontece nepre evitendas povas servi Ŝablono:morfo kiu 12 jaroj post enmeto ne havas dokumentaĵon kaj enhavas rusajn nomojn de parametroj. Taylor 49 (diskuto) 17:40, 18 sep. 2021 (UTC)Reply
La problemo de dokumentado estas evidenta - krom parametroj utilas celo, kunteksto de uzo, informo pri aŭtoro aŭ almenaŭ respondanto, historio de ŝanĝoj, kaj se tio estas heredita rimedo - nepre devas ĉeesti ligilo al fonto. La ekzemplo de "morfo" - jes, tio estas iu branĉo de samnoma ŝablono el rusa vikivortaro, kie ĝi jam estas eĉ ne malnova - kaduka kaj plu ne uzata, kaj post ĝi jam aperis almenaŭ du generacioj, pli komplikaj sed pli utilaj.
Se temi pri iu komplika rimedo, do, ankaŭ evidente estas, ke devas komence krei/transpreni, akomodi por eviti aperon de iu ajn ne esperataj nomoj-vortoj-parametroj, poste provi kaj sencimigi kaj fin-fine dokumenti... kaj nur poste vaste uzi.
Ŝajnas, ke utilus ie en ĉefa paĝo meti averton-alvokon - "Ĉiu kreanto de ŝablono aŭ modulo - nepre skribu dokumentaĵon, eĉ se ĝi estu pli longa ol via kreaĵo mem" :)
Va (🖋️) 11:29, 19 sep. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Rusa/Klasifikado de fleksioj de A.A. Zaliznjak".