• ŝtopi ↝

(tr) 1. ↝ Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco: subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon [1]; ŝtopi al si la nazon; ŝtopi sian orelon kontraŭ kriado [2]; ŝtopi la manklokojn; en tiu tempo mi reŝtopos la breĉojn de la tabernaklo [3]; pufaj promesoj ne ŝtopas malplenon [4].

2. ↝ (figure) Tute obstrukci: la neĝo ŝtopis la elirejon; la vojoj estis ŝtopitaj per konfuzaĵo da veturiloj; tiu deziro ŝtopis la voĉon en ŝia brusto Marta.

3. (figure) Tute plenigi: plene ŝtopi al si la poŝojn [5]; ŝtopi sian stomakon.

Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo