Montras informojn pri unikoda signo pere de skatolo ĉe dekstra flanko de la paĝo. La kodopunkto estas aŭtomate ellegata el la paĝonomo kaj ĉiam montrata sub la signo mem aperigita per grandega teksto, kaj unu aŭ du titolaj linioj. Pliajn detalojn eblas montri per nedevigaj parametroj.
Sur paĝoj pri signoj. Ĉiu paĝo pri signo havu vortospecon "signo" (ne "simbolo") kaj plej supre translingvan sekcion alvokanta ĉi tiun ŝablonon. La paĝo povas havi pliajn sekciojn pri apartaj lingvoj. Ĝi eĉ povas enkategoriiĝi kiel speco de "simbolo" apud speco de "signo" (neniam anstataŭ) per {{k}}, sed tio okazas ĉe aparta nivelo lokigita ekstere de vortospeco. Ne uzu ĉi tiun ŝablonon ekstere de la translingva sekcio, kaj ne uzu ĝin por aliaj kapvortoj ol signoj (tiam ĝi plendas).
Por enkategoriigado la termino "signo" estas difinita jene: signo estas nedisigebla kapvorto trovebla en unikodo ĉe unu kodopunkto. Ekzemple "Ⅻ" estas trovebla en unikodo, dum ke "XII" ne estas signo ĉar ĝi konsistas el 3 apartaj signoj: "X" + "I" + "I". Pro limoj de la vikia softvaro, komputilo, operaciumo kaj retumilo, ne ĉiuj unikodaj signoj povas esti enmetitaj en la vikion. Eĉ malpli eblas uzi signojn kiuj ne disponeblas en unikodo.