Ŝablono-Diskuto:Sinonimoj

Estigo de bildo redakti

Balamutick, kial vi ŝanĝis la bildon? La nuntempa estas tro granda kaj malproporcia laŭ mi, kaj oni ne voĉdonis pri la nova bildo.--Fernando Maia Jr. 17:44, 17. Nov 2009 (UTC)

Mia celo estas la plej maksimuma komprenebleco por ajna homo en la mondo. Nur sageto, ne transdonas tuta senco de la nocia ("Sinonimoj"). Balamutick 14:03, 18. Nov 2009 (UTC)
Kiel varianto, ĝenerale ilia ne uzi, mi eldiros en tie Balamutick 14:21, 18. Nov 2009 (UTC)
Saluton Balamutick! Estas plibone, ke vi skribas ĉi tie vian proponon, ĉar ĝi estas specifa por nur ĉi tiu ŝablono, per por ĉiuj. MI vidis aliajn vikivoraroj kaj al mi ŝatus la bildon uzata en la itala kaj la bildon uzata en la araba. Al mi ne ŝatas la aktualan bildon ĉar simpla kaj kruda. Se vi volas, bonvolu vidi en komunejo kelkajn bildojn. Amike, --→ Airon 14:56, 18. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Balamutick! Mi komprenas, ke vi ne trovis taŭga la antaŭan simbolon, tamen eĉ tiel vi ne rajtas sendiskute ŝanĝi ĝin. 1) La ŝablono jam estas uzata sufiĉe vaste. 2) Ĝi ne estas tiel malbona: la verda sago havas kompreneble verdan koloron, kiu internacie indikas "permeson" aŭ "laŭecon" ekz-e en trafikreguloj. Krom tio, ĝi indikas desktren, kio ankaŭ internacie signifas "laŭecon", "nekonfliktecon". Vi certe ne malkonsentas tion, ĉar la simbolo de vi elektita havas ghuste tiujn ecojn. 3) Ĉiel ajn, se vi bone rimarkis, mi kreis tiun ŝablonon antaŭ pli ol unu jaro, kaj mi ne kreis ĝin sola. Tiam mi diskutis en Vikipedio, kie mi ankaŭ kunlaboras, pri Vikivortaro kaj la neceson zorgi pri tiu fratprojeto. Tie mi prezentis modelon inkluzivantan tiujn ŝablonojn kaj la uzantojn de Vikipedio aprobis. Tio kuraĝigis min vivigi la laboron ĉi tie. Do ne temis pri mia elekto, tamen pri komunuma aprobo. Mi legis en la diskutpaĝo de Airon, ke vi plendis, ĉar li ŝanĝis vian laboron. Tamen ĉi tie vi same agis kaj ne respektis laboron antaŭe faritan kaj ja bone funkciantan (finfine ne temis pri absurda ŝablono). Nu, mi envere ne plendegas pri tio, mi sincere feliĉas, ke vi volas helpi vikivortaron, mi nur avertas, ke vi agis samtiel, kiel vi antaŭe plendis al Airon90. Mi ŝatus informi, ke tiam, kiam ni decidis en Vikipedio vivigi Vikivortaron, la projekto havis malpli ol 200 vort-artikolojn kaj estis sufiĉe fuŝa. Mi prezentis ideon vivigi ĝin kaj kreis (laŭeble malmultajn) simplajn etajn ŝablonojn ĝuste por ne esti malkonsento. Ekde tiu tempo mi sole kreis ĉ. 2000 novajn artikolojn. Mi ne celas avantaĝon, tamen nur avertas pri tio, ĉar mi sentas, ke vi trovos tion konsidereblan. Amike kaj bonvenon al la kunlaboro!
PS: kiel la ŝablono:sinonimo, la ŝablono:antonimo havis ruĝan maldesktrenan sagon, do sufiĉe kontraŭaj kaj havantaj similcelajn simbolojn. Ili estis agordaj, tamen nun ĉio ŝanĝiĝis...--Fernando Maia Jr. 20:18, 18. Nov 2009 (UTC)

Kategoriigo redakti

Airon, pardonu, ke mi mi forigis la kategoriigon: <noinclude>[[Kategorio:Ŝablono por vortoj|{{PAGENAME}}]]</noinclude>, tamen ial ĝi fuŝas la ŝablonon (ĝi ne permesas titolniveligon). Dum ni pritraktas la problemon, mi portempe forigis ĝin. (Tamen la kategoriigo certe gravas.)--Fernando Maia Jr. 12:39, 19. Nov 2009 (UTC)

Mi ne perdonos :D Mi sukcesis sistemi la kategorion :) --→ Airon 14:20, 19. Nov 2009 (UTC)

Duobla punkto, ":" redakti

Pablo, mi rimarkis, ke vi ŝanĝis plurajn ŝablonojn, aldonante al ili la duoblan punkton, ":". Ĉu oni diskutis ie ajn tiun ŝanĝon? Ili estas kontraŭaj al la modelo uzata de longe. Mi kontraŭas ilin. Amike, Fernando Maia Jr. 03:48, 8. Jul 2010 (UTC).

Reiri al la paĝo "Sinonimoj".