Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo sternis sternas sternos
Adjektiva aktiva participo sterninta sternanta sternonta
Adjektiva pasiva participo sternita sternata sternota
Substantiva aktiva participo sterninto sternanto sternonto
Substantiva pasiva participo sternito sternato sternoto
Adverba aktiva participo sterninte sternante sternonte
Adverba pasiva participo sternite sternate sternote
Moduso
Infinitivo sterni
Volativo sternu
Kondicionalo sternus
  1. Meti ion sur supraĵon, tiamaniere ke ĝi kovru kiel eble plej grandan spacon.
    Patrino sternis belan tablotukon sur la tablo.
    Antaŭ ni sin sternis eksterordinara pejzaĝo.
    Meze de la maro estas loko por sternado de retoj.
    Ĉie videblas blanka neĝa sternaĵo.
  2. Meti tukojn kaj kovrilon super matraco, por pretigi liton.
    Mi sternis por la gastoj en aparta ĉambro.
    Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
  3. Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo.
    Ŝi sternis la malsanulon sur la lito.
    Multaj homoj estis sternitaj de la pafado.
    Ni alvenis malfrue kaj tuj sterniĝis por dormi.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo