Vikipedio enhavas artikolon pri: Sango

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo sango sangoj
Akuzativo sangon sangojn
 Elparolo
  • IFA ˈsango 

 Signifoj
redakti

  1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta interalie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj
    Li batis mian nazon kaj aperis sango.
    Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo.
    La luno estis sangokolora.
    La fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
  2. tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero kaj simile
    Virina lango buĉas sen sango.
    Vi ploros per sangaj larmoj!
    Ĝuste pro tio sangas mia koro.
  3. tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio
    Sango bolas, juneco petolas.
    Ŝi estis sovaĝa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino.
  4. tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta kaj simile)
    La princo estis el reĝa sango.
    Mi volas nur pursangan hundon!
  5. tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno
    Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo