Vikipedio enhavas artikolon pri: Reto

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo reto retoj
Akuzativo reton retojn
  1. Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj.
    Ni ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton.
    Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn.
  2. Tia teksaĵo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn.
    La knabino kuris kaptante papiliojn per reto.
    Virina rideto pli kaptas ol reto.
  3. Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn.
    La fiŝoj rompis nian reton.
  4. Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo.
    Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj.
    Li enretiĝis per la vortoj de la buŝo.
  5. Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj.
    Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto".
    Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto).
  6. Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado.
    Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo