Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo rendimento rendimentoj
Akuzativo rendimenton rendimentojn

 Signifoj
redakti

  1. Ⓣ Rilatumo inter la utila laboro ricevita de maŝino kaj la energikvanto elspezita: altrendimenta motoro.
  2. ekon. Efikeco, produktokapablo de maŝino, kampo aŭ homo.
  3. komerco: Profito akirita per valorpaperoj k kapitalo en la formo de rento, dividendo ks.
 Ekzemploj
[1] Liberigante la laborantan loĝantaron de multaj ĉiutagaj klopodoj, ĝi stimulas kreskon de rendimento de laboro en la industrio kaj en la agrikulturo.[1]
 Frazaĵoj
[1] ekologia rendimentoterscieco (inkl. mineral- kaj rokoscienco) Rendimento de la konvertado de la suna energio en la diversaj ŝtupoj de nutroĉeno.
medirendimentoterscieco (inkl. mineral- kaj rokoscienco) Rendimento de investoj en pur(ig)a tekniko; la malpliigo en medimalpurigaj ellasoj proporcie al la mono investita en pur(ig)a tekniko.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Rendimento
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 170.

portugala redakti

 Prononco
  • IFA /ʁẽdĩmẽtʊ/ 

  Substantivo redakti

Ununombro Multenombro
maskla genro o rendimento os rendimentos
  1. rendimento