Vikipedio enhavas artikolon pri: Potenco

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo potenco potencoj
Akuzativo potencon potencojn
  1. kapablo de io forte efiki
    Mi pensas, ke miaj konvinkaj paroloj havis potencon.
    Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
    Nia literaturo kreskas nun potence.
    Mi dubas pri la potenciga efiko de la terapio kontraŭ mia malsano.
  2. kapablo de iu trudi sian volon
    En lia mano estas forto kaj potenco kaj neniu povas kontraŭstari al li.
    Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
    Barbo potenca, sed kapo sensenca.
    Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
    Ne incitu la potenculon!
  3. jurapolitika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn
    La parlamento havas leĝdonan potencon.
    Iam Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.
    La registaro de nia lando estas tute senpotenca.
  4. supernatura forto
    Mi venkis tiun malbonan potencon kaj savis la homojn!
  5. (matematiko) matematika operacio kun nombroj kiu estas difinita kiel ripetata multipliko

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo