Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo ordeno ordenoj
Akuzativo ordenon ordenojn
 
[1] ordeno de la Franciskanoj
 
[4] Liĥtenŝtejna ordeno
 Vorterseparo
orden/o

 Signifoj
redakti

[1] Societo el kavaliroj, pli poste el religiuloj, monaĥoj, kies membroj faras ĵurpromeson vivi laŭ difinitaj reguloj: la ordeno de la Templanoj, de la Teŭtonaj Kavaliroj, de la Benediktanoj, de la Franciskanoj.
[2] Societo, al kiu, en iuj regnoj, la membroj de kelkaj liberalaj profesioj devas laŭleĝe aliĝi, por elekti estraron kiu zorgas pri la disciplino k la observo de la profesiaj reguloj: la ordeno de la medicinistoj, de la arkitektoj, de la advokatoj.
[3] Honora societo, starigita ordinare de suvereno, en kiun estas allasataj distingiĝantaj personoj, por rekompenco de ilia merito: la ordeno de la Nigra Aglo, de la Ĝartero, de Kristo, de Lenino.
[4] Insigno portata de la membroj de tiaj societoj honorigaj
 Ekzemploj
[1] Ne brilas luksaj vestoj kaj multego daimponantaj ordenoj en nia salono.[1]
[4] Per sabro, plumĉap’ k orden’ mi ornamiĝus![2]; oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon[3]; la francan ordenon de «Honora Legio» mi efektive ricevis[4]
 Samsencaĵoj
[1] ☞ kongregacio, klostro.
[2] ☞ korporacio, sindikato.
[4] ☞ dekoracio.
 Frazaĵoj
[1] imponantaj ordenoj
 Derivaĵoj
ordenrubando, ordenstelo
ordeni (tr) Honori iun per ordeno 4.
almozordenoj ✞ La ordenoj, fonditaj aŭ reorganizitaj en la 13a jc, k votintaj vivteni sin nur el almozoj. ☞ dominikano, franciskano.
Tria ordenokristanismo Societo de homoj, vivantaj grandparte laŭ orden-regularo, sed ekster la monaĥejoj.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. En novan mondon. Rektmetoda kurso por geknaboj (9 volumetoj). — Balieboro, 1983, p. 325.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof
ordono