Vikipedio enhavas artikolon pri: Hoko

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo hoko hokoj
Akuzativo hokon hokojn
  1. Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras.
    Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.
    En Esperanto estas unu litero kun hoketo — ŭ.
  2. Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas.
    Mi pendigis mian jakon sur la (vest)hoko.
  3. Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno kaj provizita per logaĵo, por kapti fiŝojn.
    Ĉi tiu (fiŝ)hoko estas tro malgranda por tiaj grandegaj fiŝoj.
    Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
    Hodiaŭ ni veturas fiŝhoki — ĉasi fiŝojn per hokfadeno.
    La fiŝo estas hokita.
  4. Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordo- aŭ fenestro-kadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestro-klapo.
    La pordoj turniĝas sur siaj (pord)hokoj.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo