Esperanto redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo fleksis fleksas fleksos
Adjektiva aktiva participo fleksinta fleksanta fleksonta
Adjektiva pasiva participo fleksita fleksata fleksota
Substantiva aktiva participo fleksinto fleksanto fleksonto
Substantiva pasiva participo fleksito fleksato fleksoto
Adverba aktiva participo fleksinte fleksante fleksonte
Adverba pasiva participo fleksite fleksate fleksote
Moduso
Infinitivo fleksi
Volativo fleksu
Kondicionalo fleksus

  Verbo: fleks + i.

 Signifoj
redakti

  1. Kurbigi ion sub premo aŭ kun peno, arkigi:
    Mi ne povas fleksi la kruron, ĉar ĝi estas engipsigita.
    Fleksu arbon dum ĝia juneco (ne lasu pasi la ĝustan momenton!).
    Tiu vojo havas multe da fleks(aĵ)oj.
    Fleksanto estas muskolo, kiu servas por fleksi.
    La korpo de akrobato estas fleks(iĝem)a.
  2. Cedigi, obeigi:
    Mi fleksos vian obstinecon, neobeema knabino!
    Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.
    Ni povas kunvivi nur pro ŝia fleksebla karaktero.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Fleksi
 Fontoj kaj citaĵoj