Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo fiksis fiksas fiksos
Adjektiva aktiva participo fiksinta fiksanta fiksonta
Adjektiva pasiva participo fiksita fiksata fiksota
Substantiva aktiva participo fiksinto fiksanto fiksonto
Substantiva pasiva participo fiksito fiksato fiksoto
Adverba aktiva participo fiksinte fiksante fiksonte
Adverba pasiva participo fiksite fiksate fiksote
Moduso
Infinitivo fiksi
Volativo fiksu
Kondicionalo fiksus
  1. Firme senmovigi per almeto de io aŭ al io:
    Ni fiksis afiŝon al la muro.
    Nia ŝipeto fiksiĝis en la sablaĵo.
    Alfiksu lampojn al la muro.
  2. Pli-malpli longe teni en unu direkto:
    La hundo fiksis sian rigardon sur la kato.
    Li fikse rigardis ŝin kaj ŝi hontiĝis.
  3. Fari ion neŝanĝebla, konstanta:
    La formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam.
    Tiu festo ĉiam okazas je fiksa dato.
    Esploro kaj fikso de ĉiuj vortoj postulus multe da tempo.
    Ĉu neniu kontraŭis la fiksadon de preciza fundamento por Esperanto?
  4. Fari fotografaĵon nedifektebla de la lumo:
    Li ŝanĝis la koloron de la fotografaĵo per bano kaj poste fiksis ĝin.
    Mi ankoraŭ bezonos fiksilon por fotografaĵoj.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Fiksi
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „fiksi“.
 Referencoj kaj literaturo