Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto estas registrita en la
Oficiala Aldono numero 2 (1919).

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo apostrofo apostrofoj
Akuzativo apostrofon apostrofojn
 Vorterseparo
apostrof/o

 Signifoj
redakti

[1] Skriba k tipografia signo (’), montranta la forigon de vokalo: la fina vokalo de la substantivo povas esti forlasata k anstataŭigata de apostrofo[1].
[2] Samforma signo, uzata post iuj rad-oj, por distingi fremdlingvajn vortojn disde iliaj E-aj homonimoj en L.B. «bat’o», «kor’oj», ktp.
[3] ♧ beletro Parolfiguro, konsistanta en alparolo direktata, en oratoraĵo aŭ poemo, al persono mortinta aŭ forestanta, aŭ al personigaĵo; ekz. «Vi, ombro de mia kara amiko, akceptu mian funebran saluton!»[2].
 Derivaĵoj
apostrofi (tr)
1 Anstataŭigi vokalon per apostrofo: en E. oni rajtas apostrofi la a de la artikolo k la o de la substantivo.
2 Meti apostrofon en vorton: apostrofi la artikolon oni povas nur post prep-o, kiu finiĝas per vokaloZ; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon apostrofitanZ.
3 Fari paroladan apostrofon al iu aŭ io.

malapostrofo. Askia signo kun la formo de inversa apostrofo aŭ de maldekstra korno, iufoje uzata kiel malferma citilo.

 Samsencaĵoj
[3] ☞ prozopopeo.
 Derivaĵoj
[1]
 Frazaĵoj
[1]
 Derivaĵoj
[1]

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Apostrofo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof